Ministerio de Komerco: Ĉinio kaj Usono atingis multajn komunajn komprenojn en la oka konsulto pri ekonomio kaj komerco

Aperiĝa tempo: 2026-09-25Fonto: https://esperanto.cgtn.com/ Vizitfojoj:

En la gazetara konferenco de la Ministerio de Komerco okazigita la 24-an de septembro, proparolanto He Yadong konigis la staton de la oka konsulto pri ekonomio kaj komerco inter la ĉinaj kaj usonaj ekonomiaj kaj komercaj teamoj en Novjorko, Usono.

He Yadong diris, ke antaŭnelonge la ekonomiaj kaj komercaj teamoj de Ĉinio kaj Usono okazigis la okan konsulton pri ekonomio kaj komerco en Usono. La du flankoj, gvidataj de la gravaj komunaj komprenoj de la ŝtatestroj de la du landoj, kun la principoj de reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kunlabora gajno, faris sincerajn, profundajn kaj konstruivajn interŝanĝojn pri ekonomiaj kaj komercaj aferoj, kaj atingis multajn komunajn komprenojn, kaj krome, ili diskutis kiel efektivigi la jam atingitajn komunajn komprenojn pri ekonomio kaj komerco kaj la aranĝon de reciproka doganoredukto, kiel starigi konsiliojn de komerco kaj investo, kaj kiel longigi la komunan aranĝon formitan en la kuala-lumpura intertraktado pri ekonomio kaj komerco. Vicĉefministro He Lifeng kaj financa ministro Besent, kiel la ĉefoj de Ĉinio kaj Usono respektive, okazigis la unuan dialogon pri artefarita intelekto en la kadro de la ĉina-usona intertrakta mekanismo de ekonomio kaj komerco. Poste, kadre de la ĉina-usona intertrakta mekanismo de ekonomio kaj komerco la du flankoj tenos proksiman komunikadon pri sekvaj laboroj.



Transprenita de CGTN,

Originala ligilo: https://esperanto.cgtn.com/2026/09/24/ARTI1790245831393122

Ferrmi PrintiRedaktoro: 世界语

Kolegaraj Retejoj