Xi: Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono atingis novan historian deirpunkton

Aperiĝa tempo: 2026-09-25Fonto: https://esperanto.cgtn.com/ Vizitfojoj:

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono atingis novan historian deirpunkton.

Xi faris tiujn rimarkojn en la bonveniga bankedo aranĝita de usona prezidento Donald Trump.

Xi montris, ke maje prezidento Trump sukcese vizitis Ĉinion. Malpli ol duonjaron poste realiĝis reciproka vizito de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono, kio kreis historion de la dulandaj kontaktoj. Kaj ĉi-foja vizito atingis multajn novajn komunajn konojn, riĉigis enhavon de la ĉina-usonaj rilatoj konstruivaj strategie stabilaj kaj donis novan strategian gvidadon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Xi substrekis, ke pli ol 200 jarojn antaŭe, de sia sendependiĝo Usono donis sian rigardon al Ĉinio. Ĉinio kaj Usono faris interŝanĝojn, por ke la bezonoj de ĉiu el ili estu kontentigitaj; reciproke kompletiĝis iliaj avantaĝoj kaj komenciĝis ilia komerca kontakto. Pli ol 80 jarojn antaŭe, la popoloj ĉina kaj usona batalis ŝultro ĉe ŝultro kontraŭ la japanaj militarismaj agresantoj, kaj tiu ĉi amikeco forĝita per sango en militfajro certe estos heredata de generacio al generacio. Pli ol 50 jarojn antaŭe, la tablotenisa diplomatio frapis sur la pordon longtempe fermitan kaj veteranaj politikistoj de Ĉinio kaj Usono per la politika inteligento “turni grandan globon per eta tabloteniso” malfermis la grandan procezon de normaligo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Pli ol 20 jarojn antaŭe, usonano Ronald Sakolsky monsubtenis ĉinan virinon Yin Yuzhen por jungi sabligon per plantado de arboj, kaj ilia rakonto kortuŝis amason da ĉinoj, kaj tio ankaŭ estas la ekzemplo de amika kontakto inter la popoloj ĉina kaj usona. La interpopolaj kontaktoj inter Ĉinio kaj Usono utilas la komunikado inter la du popoloj kaj metas profundan bazon de volo de la popoloj por amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono.

Xi montris, ke hodiaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono staras ĉe la nova historia deirpunkto. Prezidento Trump proponis regrandigi Usonon, kaj Ĉinio sin dediĉas al granda reprosperiĝo de la ĉina nacio. La du celoj same estas grandaj, tute povas sukcesigi unu la alian. La du flankoj devas montri respondecojn de granda lando, laŭ deziroj de la popoloj kaj tendenco de la epoko, esplori novan vojon por ĝusta kunekzistado de grandaj landoj. La du flankoj devas manenmane marŝi, komune akvumi belajn florojn de la amikeco inter Ĉinio kaj Usono kaj komune skribi tutnovan ĉapitron de la amikeco.

Trump diris, ke Usono kaj Ĉinio ambaŭ havas longan kulturon, la du popoloj havas longtempan amikan rilaton. Kvankam la sistemoj estas malsamaj, tamen la amikeco inter Usono kaj Ĉinio estas pli kaj pli solida laŭ tempopaso. “Mi volas kune kun prezidanto Xi persisti en reciproka respekto, daŭrigi kulturadon de la dulanda amikeco por alporti daŭran prosperon kaj sekurecon al posteuloj.”


Transprenita el CGTN,

Originala ligilo: https://esperanto.cgtn.com/2026/09/25/ARTI1790305479492510

Ferrmi PrintiRedaktoro: 世界语

Kolegaraj Retejoj