Sukcese okazis la Seminario pri Ekonomio de diplomiĝintaj studentoj kaj Altkvalita Disvolviĝo de Pensfabriko okaze de la 55a Datreveno de Zaozhuang-a Universitato

Aperiĝa tempo: 2026-09-26Fonto: Vizitfojoj:

Matene la 23an de septembro, la Seminario pri Ekonomio de diplomiĝintaj studentoj kaj Altkvalita Disvolviĝo de Pensfabriko okaze de la 55a Datreveno de Zaozhuang-a Universitato okazis en la Xuecheng kampuso.

Gao Feng, la prezidanto de la Universitato, Cong Hailin, Vicprezidanto kaj Rektorode la universitato, Feng Lei, Vicprezidanto, kaj Yuan Junxian, estrarano kaj Estro de la univeritato ĉeestis la seminarion. Feng Lei prezidis la seminarion.

Gao Feng, nome de ĉiuj instruistoj kaj studentoj de la universitato, prezentis varman bonvenon kaj sinceran dankon al la revenintaj diplomiĝintaj studentoj. Li mallonge prezentis la lastajn atingojn de la universitato kaj la celon de du supreniroj kaj unu kreado.

La kondiĉoj de la universitato daŭre pliboniĝis. En 2024 ĝi sukcese akiris la programon de magistra diplomo. Nuntempe la universitato havas 3 fakojn por magistraj studoj kaj 70 ordinajn bakalaŭrajn fakojn. La kvalito de talenttrejnado konstante plialtiĝas.


La konstruado de sciencesploraj platformoj atingis multajn sukcesojn. Ĝi formis distingajn lernejajn trajtojn en la kampoj de granato, moismo kaj Esperanto. La socia servo inter la universitato kaj la loka komunumo daŭre profundiĝas, kaj la internacia kunlabora lernado atingis novajn progresojn.

Li emfazis, ke diplomiĝintaj studentoj estas la plej brila vizitkarto, la plej valora riĉaĵo kaj la plej fidinda forto de gepatra lernejo. Li esperas, ke pli multaj diplomiĝintaj studentoj ofte revenos al gepatra lernejo, profundigos interligon kaj reciprokajn plibonigojn, uzos senton kiel ligilo, saĝon kiel subtenon kaj entreprenadon kiel portanto, antaŭenigos la transformon kaj realigon de la rimedoj de diplomiĝintaj studentoj, kaj kune skribos novan ĉapitron de kuna volviĝo inter la universitato kaj la loka komunumo.

En la seminario okazis la inaŭgura ceremonio de la Entreprenista Asocio de Diplomiĝintaj Studentoj de Zaozhuang-a Universitato kaj la Amikeca Asocio de   Fakuloj kaj Esploristoj el Diplomiĝintaj Studentoj de Zaozhuang-a Universitato. Gao Feng, Cong Hailin kaj reprezentantoj de Diplomiĝintaj studentoj kune malkovris la plaketojn de la du asocioj.

La fondo de la du asocioj plue perfektigis la laborsistemon por diplomiĝintaj studentoj de la universitato. Ĝi estas grava iniciativo por profundigi la integriĝon de industrio, edukado kaj urbo. Ĝi markas, ke la laboro por diplomiĝintaj studentoj, la konstruado de pensfabriko kaj la kunlaboro inter universitato kaj entreprenoj paŝis en novan etapon de normigita kaj regula disvolviĝo.

Dum la seminario reprezentantoj de diplomiĝintaj studentoj dividis spertojn de siaj respektivaj kampoj. Post la seminario, la diplomiĝintaj studentoj vizitis la kampuson Shizhong por revivi la junulajn memorojn de la kampusa vivo.

Ĉeestis la seminarion reprezentantoj de entreprenistoj, fakuloj kaj esploristoj de diplomiĝintaj studentoj el diversaj lokoj, respondecaj personoj de koncernaj departementoj, partiaj kaj administraj oficistoj de ĉiuj institutoj kaj la direktoroj de la oficejo por diplomiĝintaj studentoj.


Esperantigita de Zhang Yan

Fonto: https://www.uzz.edu.cn/info/1026/27475.htm

Ferrmi PrintiRedaktoro: 世界语

Kolegaraj Retejoj