Tri esploristo el Zaozhuang-a Universitato estis elektitaj por la listo de la plej bonaj 2% de sciencistoj de la mondo en 2026

Aperiĝa tempo: 2026-10-21Fonto: Vizitfojoj:

Lastatempe, Universitato Stanford kaj Elsevier komune publikigis la naŭan eldonon de la listo de la 2% plej bonaj sciencistoj de la mondo (world's top 2% scientists 2026), kiu estas dividita en la "Dumvivan Sciencan Efikrangon" kaj la "Ĉiujaran Sciencan Efikrangon". Profesoro Cong Hailin, Profesoro Yan Xin, kaj D-ro Li Yongxin (Instituto de Optoelektronika Inĝenierarto) de la universitato estis elektitaj por la "Ĉiujara Scienca Efikrango".


Profesoro Cong Hailin estis elektita en la listo dum sep sinsekvaj jaroj ekde 2020, kaj Profesoro Yan Xin kaj D-ro Li Yongxin estas unuafojaj ricevantoj. Iliaj elektitaj atingoj ĉefe apartenas al la subdisciplinoj de aplikata fiziko, optiko kaj elektra kaj elektronika inĝenierarto. La inkludo de tri esploristoj el la universitato en la suprajn 2% de sciencistoj tutmonde montras ilian akademian influon kaj elstarajn esplorajn kontribuojn, reflektante la atingojn de la universitato en scienca esplorado kaj talentokultivado.

La listo “Plej bonaj 2% de sciencistoj tutmonde” elektas la plej bonajn 2% de sciencistoj tutmonde el proksimume dek milionoj da sciencistoj, kovrante 22 gravajn disciplinojn kaj 174 subdisciplinojn. Bazita sur sistema analizo de citaĵdatumoj el la datumbazo Scopus, la listo amplekse kaj objektive mezuras akademian forton uzante ses indikilojn, inkluzive de citaĵkalkulo, H-indekso kaj HM-faktoro. Ĝi provizas pli objektivan kaj aŭtentan mezuron de la longdaŭra esplora agado de sciencistoj, reflektante ilian influon laŭ pli originala maniero, kaj ĝia profesieco kaj senpartieco estas vaste agnoskitaj de la tutmonda akademia komunumo.

Retadreso de la listo:

https://elsevier.digitalcommonsdata.com/datasets/btchxktzyw/9

(Teksto kaj fotoj de la sekcio pri Scienco kaj Teknologio, redaktita de Ge Xiaoxia, tradukita de Nuba, recenzita de Yan Xin)

Ferrmi PrintiRedaktoro: 世界语

Kolegaraj Retejoj