Zaozhuang-a Universitato akcelas plibonigojn post la instruada taksado

Aperiĝa tempo: 2026-10-21Fonto: Vizitfojoj:


la 13-an de oktobro en la kampuso Xuecheng, Zaozhuang-a Universitato okazigis kunsidon por antaŭenigi la plibonigojn postulitajn de la nova ciklo de taksado de bakalaŭra edukado kaj instruado. Vicrektoro An Tao prezidis la kunvenon.

Universitataj gvidantoj ĉe la kunveno pri plibonigo de la instruado.

Gao Feng, prezidanto de la universitato, emfazis, ke la plibonigoj devas kunordigi la edukadon, la instruistan teamon, la instruajn rimedojn, la subtenon al studentoj kaj la kvalitan kontrolon. Li alvokis ligi la laboron al disvolva plano de launiversitato por 2026–2030, la vastigo de magistraj studprogramoj kaj internacia kunlaboro, kun klara respondeco kaj efika kontrolado de la plenumo.

Gao Feng prezentas la prioritatojn de la pliboniga laboro.

Rektoro Cong Hailin prezentis la sekvajn taskojn: solvi la kernajn problemojn en sep kampoj, sekvi la plej novajn taksajn normojn kaj kompletigi la raporton pri la plibonigoj. Li ankaŭ postulis sisteme ordigi eksprimentajn materialojn, firmigi la mekanismon por daŭra kvalit-plibonigo kaj pretigi la kontrolviziton de fakuloj de la provinca eduka departemento en 2027.

Cong Hailin klarigas la sekvajn taskojn kaj la preparojn por la kontrolvizito.

Naŭ kunordigantaj administraj unuoj raportis pri siaj progresoj. La kunvenon ĉeestis respondeculoj de koncernaj servoj, fakultat-estroj, vicestroj pri instruado kaj respondeculoj de studprogramoj.

Reprezentantoj de la administraj unuoj kaj fakultatoj ĉe la kunveno.

Fonto: Zaozhuang-a Universitato, 13 oktobro 2026. Originala teksto: Centro por Kontrolado kaj Taksado de Instrua Kvalito. Fotoj: Lian Qi.
https://www.uzz.edu.cn/info/1026/27578.htm


Ferrmi PrintiRedaktoro: 世界语

Kolegaraj Retejoj